Versio 4.0.1
Semantika persona eldonada platformo
Unue
Bonvenon. WordPress estas tre kara projekto por mi. Ĉiu programisto kaj kontribuanto aldonas ion unika al la miksaĵo, kaj kune ni kreas belaĵon kiu fierigas min, ke mi estas kunlaboranto. Miloj da laborhoroj estis dediĉitaj al WordPress, kaj ni celas plibonigi ĝin ĉiutage. Dankon pro la aldono de ĝi al via persona mondo.
— Matt Mullenweg
Instalo: Fama 5-minuta instalo
- Malpaku la pakaĵon en malplenan dosierujon kaj alŝutu ĝin.
- Malfermu wp-admin/install.php en via TTT-ejo. Tio gvidos vin tra la agordoj de dosiero
wp-config.php
kun la detaloj de la konekto al via datumbazo.
- Se tio misas iel, ne ĉagreniĝu. Tio ne funkcias ĉe kelkaj ret-gastigantoj.
- Malfermu
wp-config-sample.php
en tekstoredaktilo kiel WordPad aŭ simila kaj entajpu detalojn pri via datumbaza konekto.
- Konservu la dosieron kiel
wp-config.php
- Malfermu wp-admin/install.php en via retumilo.
- Kiam la agorda dosiero estas preta, la instalilo devas krei kaj agordi la tabelojn kiujn vi bezonas por via blogo. Se vi ricevas erarmesaĝon, denove kontrolu vian dosieron wp-config.php, kaj provu denove. Se vi ree malsukcesas, iru al helpforumoj kun kiel eble plej multe da informoj.
- Se vi ne entajpis pasvorton, notu la donitan pasvorton. Se vi ne entajpis uzantonomon, la nomo estos
admin
.
- La instala skripto tiam devus send vin al la ensalutpaĝo. Ensalutu per la uzantnomo kaj la pasvorto elektitaj dum la instalo. Se pasvorto estis aŭtomate generita por vi, post ensaluto vi povas alklaki “Profilo” por ŝanĝi la pasvorton.
Ĝisdatigo
Uzante la aŭtomatan ĝisdatigilon
Se vi promocias retejon de versio 2.7 aŭ pli nova, vi povas uzi aŭtomatan ĝisdatigilon:
- Malfermu wp-admin/update-core.php en via retumilo kaj sekvu la instrukciojn.
- Ĉu vi atendis plu? Ne, tio estas ĉio!
Permana ĝisdatigo
- Antaŭ ĝisdatigo, bonvolu krei sekurkopiojn de ĉiu modifita dosiero, kiel
index.php
.
- Forviŝu viajn malnovajn WP-dosierojn, konservante modifitajn dosierojn.
- Alŝutu la novajn dosierojn.
- En via TTT-ejo, iru al /wp-admin/upgrade.php.
Migrado el alia sistemo
WordPress povas importi el diversaj aliaj sistemoj. Unue, vi bezonas instali kaj funkciigi WordPress, kiel instrukciita supre, antaŭ ol uzo de niaj importiloj.
Bezonoj de la sistemo
- PHP versio 5.2.4 aŭ pli nova.
- MySQL versio 5.0 aŭ pli nova.
Rekomendoj por via sistemo
Enretaj materialoj
Se vi havas demandojn kiuj ne trovas respondojn en tiu ĉi dokumento, bonvolu utiligi la plurajn enretajn materialojn de WordPress:
- La WordPressa Codex
- La Codex estas la enciklopedio de ĉio, kio temas pri WordPress. Ĝi estas la plej ampleksa informfonto kiu ekzistas por WordPress.
- The WordPressa blogo
- Tie estas kie vi trovos la plej lastaj ĝisdatigoj kaj novaĵoj rilate al WordPress. Lastaj novaĵoj pri WordPress aperas en via administra panelo defaŭlte.
- WordPressa Planet
- La WordPressa Planet estas novaĵkolektilo kiu kunmetas afiŝojn de WordPress-blogoj ĉie en la interreto.
- Helpforumoj de WordPress
- Se vi priserĉis ĉie kaj ankoraŭ ne trovas respondon, la helpforumoj estas tre aktivaj kaj havas grandajn helpemajn komunumojn. Por helpi ilin helpi vin, uzu klarigan titolon kaj priskribu vian problemon tre detale.
- WordPressa IRC-kanalo
- Estas enreta babila kanalo por uzantoj de WordPress kaj foje, por helpantoj. La supra vikia paĝo almontras al tiu kanalo. (irc.freenode.net #wordpress)
Finaj notoj
- Se vi havas sugestojn, ideojn, komentojn, aŭ se vi (ŝoko!) trovas cimon, iru al la helpforumoj.
- WordPress havas viglan kromprograman API kiu faciligas etendon de la kodo. Se vi estas programisto kaj havas intereson pri tio, iru al kromprograma dokumentado ĉe la Codex. Vi ne devus modifi la kernan kodon.
Kunhavigu la amon
WordPress ne havas riĉan reklaman kampanjon aŭ famajn patronojn, sed ni ja havas ion kio estas eĉ pli bona—vi. Se vi ĝuas WordPress bonvolu pripensi sciigi amikon, agordi ĝin por iu kiu ne estas tiel sperta kiel vi, aŭ skribi la aŭtoron de artikolo pri enhav-mastrumaj sistemoj kiuj ignoras nin.
WordPress estas la oficiala daŭrigo de b2/cafélog, kiu devenis de Michel V. La laboro estis daŭrigita de WordPressaj programistoj. Se vi volas subteni WordPress, bonvolu konsideri donacon.
Kopirajto
WordPress estas libera programo, kaj estas eldonita sub la kondiĉoj de GPL versio 2 aŭ (laŭ via elekto) iu pli nova versio. Vidu license.txt.